Ostaŝkov
Ostaŝkov | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 172730 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 16 318 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 57° 9′ N, 33° 6′ O (mapo)57.1533.1Koordinatoj: 57° 9′ N, 33° 6′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 210 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ostashkov [+] | |||
Ostaŝkov (ruse Осташков) estas urbo en Tverja provinco en Rusio.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 28440.
La urbo estis fondita en jaro 1587.
Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1770.
La interurba telefona kodo estas 08235 (ĝis 2005), 48235 (ekde 2006). La enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj.
La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 57° 09′ N 33° 06′ O / 57.150 °N, 33.100 °O (mapo)Koordinatoj: 57° 09′ N 33° 06′ O / 57.150 °N, 33.100 °O (mapo).
La urbo estas ĉe suda parto de lago Seliger (Селигер).
En la urbo estas haveno kaj fervoja stacio.
En jaro 1959 la urbo havis 19,5 mil loĝantojn.
En jaro 2002 la urbo havis 20,7 mil loĝantojn.
Historio
Distance de 11 kilometrojn sur insuleto Stolobnij kaj parte sur duoninsulo Svetlica en la lago Seliger troviĝas konstruaĵoj de ortodoksa monaĥejo Nilova Dezerto el 17-19 jc. Inter 1927-39 funkciis ĉi tie labortendaro por neplenkreskaj krimuloj. En 1939-40 troviĝis fondita de NKVD tendaro por polaj militkaptitoj – 8397 personoj novembre 1939, 6570 aprile 1940. Inter la 1-a ĝis 4-a de novembro ĉiuj polaj militkaptitoj-oficiroj estis dislokitaj en sovetaj urboj Kozelsk kaj Starobilsk, funkciuloj de polico, limgardistoj kaj prizongardistoj en Ostaŝkov. Plimulton de ili, laŭ decido de Politika Buroo de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio el la 5-a de marto 1940, oni dispafigis en malliberejo de NKVD en Tver (tiutempe Kalinin) ĉe la strato Soveta kaj enterigis, en refreŝiga centro de NKVD en la vilaĝo Jamok, situanta apud Miednoje. Oni internigis ĉi tie funkciulojn de Ŝtata Polico, Polico de aŭtonoma Silezia Vojevodio, Korpuso de Limtera Ŝirmado, Soldata Ĝendarmaro, spionaj oficiroj de la 2-a Taĉmento de la Ĉefa Stabo de Pola Enlanda Armeo, oficiroj kaj soldatoj de la Pola Armeo, pastroj, laborantoj de juĝejoj kaj soldatoj setlantaj en orienta parto de la Dua Pola Respubliko.
Dum la Dua Mondmilito (1941-1945) en monaxhejo estis malsanulejo, kaj post la milito (1945-1960) persekut-tendaro por, revenantaj el la germana mallibereco, estintaj soldatoj de Ruĝa Armeo, poste maljunulejo (1960-1971) kaj turisma centro (1971-1990).
Dum 1946-1953 sur insulo Gorodomla, 5 kilometrojn de Ostaŝkovo, estis lokita tendaro, kie troviĝis grada nombro de raketaj fakuloj el la grupo de Wernher von Braun, kiujn oni laborigis pri nova raketa tekniko por Sovetunio. Ĉefo de la centro estis Sergej Korolov. Nuntempe oni fabrikas ĉi tie sistemojn por navigado de raketoj, satelitoj kaj kosmaj stacioj.
Ĝemela urbo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Jan Bober, Za drutami obozów sowieckich. Wspomnienia. Opracował, wprowadzenie i przypisy sporządził Krzysztof Halicki Malantaŭ dratoj de sovetaj militprizonoj. Prilaboro, enkonduko kaj piednotoj de Krzysztof Halicki), Lodzo 2016, p. 272, Krzysztof Halicki - Academia.edu