Osten (Oste)
Osten estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Cuxhaven (fakte en ties pleja oriento, kiel indikas la germana vorto "Osten" por oriento) de la federacia lando Malsupra Saksio, borde de la rivero Oste. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 678 loĝantojn. Ĝi apartenas kaj al la metropola regiono Hamburgo kaj al la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kio respegulas la fakton ke la regiono ekonomie orientiĝas kaj al Bremeno sudokcidente kaj al Hamburgo sudoriente.
Kirkturo kaj transporta ponto en 2003