Otto Georg Thierack
Otto Georg Thierack | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 19-an de aprilo 1889 en Wurzen | ||||
Morto | 26-an de oktobro 1946 (57-jaraĝa) en Paderborn | ||||
Mortis pro | sinmortigo vd | ||||
Mortis per | venenado vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Marburg • Universitato de Lepsiko vd | ||||
Partio | Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | juĝisto • politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Otto Georg THIERACK (Wurzen, Saksio; 19-a de Aprilo 1889 – 22-a de Novembro 1946) estis nazia germana advokato kaj politikisto.
Kariero
Li militservis en la Unua Mondmilito, en kiu li ascendis al rango de leŭtenanto. Li estis tie vundita ĉe la vizaĝo kaj premie ricevis la Feran Krucon.
Li sekvis karieron en juro kaj aliĝis al la Nazia Partio en 1932. Li prezidis la asocion de juristoj Rechtswahrerbund kaj tuj poste li estis prezidanto de la ĵus establita Tribunalo de la Popolo en 1936 ĝis 1942 kiam li estis sukcedita de Roland Freisler.
En la 20a de Aŭgusto 1942, li estis nomumita ministro de justico de la Tria Regno kaj tiukadre li modifis leĝojn kaj statutojn por kongruigi ilin kun la nova naziareĝimo. Li persekutis grupojn nomitajn "kontraŭsociaj" -judoj, poloj, rusoj, ciganoj- koincidinte kun Heinrich Himmler ke ili devas esti "neniigotaj perlabore". Li instigis amasajn ekzekutojn el 7a de Septembro 1943.
Post sia aresto, li venenigis sin antaŭ la Juĝoj de Nurenbergo.