Ovidi Montllor
Ovidi Montllor | |
---|---|
Naskonomo | Ovidio Montllor Mengual |
Naskiĝo | 4-an de februaro 1942 en Alcoi |
Morto | 10-an de marto 1995 (53-jaraĝa) en Barcelono |
Deveno | voĉa muziko gitaro |
Ĝenroj | nova kanzono |
Profesio | kantisto aktoro |
Aktivaj jaroj | 1968 – 1995 |
Eldoninto | Discophon, Edigsa, Ariola |
Retejo | www.ovidimontllor.com |
Persona informo | |
Naskonomo | Ovidi Montllor i Mengual |
Mortokialo | Ezofaga kancero |
Lingvoj | hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Katalunaj landoj |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | kantisto kantaŭtoro aktoro |
Ovidi Montllor i Mengual (Alcoi, 4-an de februaro 1942 - Barcelono, 10-an de marto 1995) estis valencia kantisto kaj aktoro el la kataluna movado "Nova Cançó" (nova kanzono).
Li debutis en 1962 kun la teatro-grupo La Cazuela, de Alcoi. Kiam li estis 24-jara li foriris al Barcelono, kie li laboris kun sendependaj teatro-grupoj, kiel tiu de la CICF, kaj poste kun la kompanioj de Núria Espert kaj Adrià Gual. En 1968 li komencis elstaran karieron kiel kantisto, ofte akompaniita de Toti Soler, kun propra muziko pri tekstoj de Salvador Espriu, Vicent Andrés Estellés, Pere Quart kaj de li mem.
Li mortis en la jaro 1995 en Barcelono pro ezofaga kancero. Kvin monatojn antaŭe lia naskiĝvilaĝo (Alcoi) dediĉis al li kortuŝan omaĝon.
Filmoj
- 1975, Furtivos
- 1977, La oscura historia de la prima Montse
- 1988, Amanece que no es poco
- 1988, El aire de un crimen