Pál Bor (pentristo)
Pál Bor (pentristo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Beck Pál |
Naskiĝo | 2-an de marto 1889 en Budapeŝto |
Morto | 31-an de januaro 1982 (92-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 34/2-2-33 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto skulptisto ![]() |
Pál Bor laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bor Pál estis hungara pentristo, skulptisto. Lia origina familia nomo estis Beck ĝis 1926.
Pál Beck[1] naskiĝis la 2-an de marto 1889 en Budapeŝto, li mortis la 31-an de januaro 1982 en Budapeŝto.
Biografio
Pál Bor devenis el juda familio. Li akiris maŝininĝenieran diplomon en Teknikuniversitato palatino József en 1911, poste ĝis la 1-a mondmilito li studis pentroarton en Parizo de fr:Lucien Simon, fr:Henri-Jean Guillaume Martin kaj Maurice Denis, krome en Nacia Altlernejo de Belartoj kaj fr:École nationale supérieure des arts décoratifs. Interrompe en 1913 li studis de István Réti en Artistkolonio de Nagybánya kaj de Aladár Körösfői-Kriesch en Reĝa Industriarta Lernejo (kun plia diplomo en 1913). Dum la 1-a mondomilito la francoj deportis lin, kiel ŝtatano de malamika lando, sed ankaŭ tie li pentradis kaj skulptadis. En 1919 li pentradis apud József Rippl-Rónai en Fonyód, poste jam sola en Badacsony ĝis 1944, pli poste en Dömsöd 3 jarojn, sed li havis atelieron ankaŭ en Budapeŝto. En 1945 dum sieĝo de Budapeŝto lia ateliero neniiĝis. Intertempe li estis ankaŭ redaktoro de revuo inter 1921-1927. Li edziĝis en 1926, poste lia edzino naskis.
Elektitaj ekspozicioj solaj
- Budapeŝto (1920-aj jaroj, 1941, 1947, 1958, 1964, 1970, 1999)
- Parizo (1923, 1925)
- Venecio (1926, 1928)
- Milano (1933)
Elektitaj ekspozicioj grupaj
- Parizo (1924, 1925)
- Budapeŝto (1948, 1957, 1977)
- Hódmezővásárhely (1966-)
Elektitaj pentraĵoj
- Regatta (1915)
- Gótika (1917)
- Kettős arckép (1919)
- Kis parasztlány (1920)
Elektitaj skulptaĵoj
- Melankólia (gipsz, 1917)
- Csók (1920)
- Ülő női akt (1930)
- Legelő birkák (1946)
- Fák (1965)
- Zivatar (1976)
Elektitaj literaturaj kontribuoj
- A mozgás ábrázolása (1921)
- A kubizmus problémája. Csáky és szobrászata. (1926)
- A XX. század művészete (1968)
- Emlékezések, elmélkedések. Önarckép – számadás önmagamnak (2003)
Fontoj
- biografio hungare kun foto
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM48447 hungarlingva datenaro de muzeo