Pápateszér
Pápateszér [pApatesEr] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Pápa. La slava vorto tesar signifas: ĉarpentisto.
- Areo: 31 km²
- Supermara alteco: 185 m
- Loĝantaro: 1290
- Poŝtkodo: 8556
- Telefonprefikso: 89
Situo
Pápateszér situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ iama fervojo Tatabánya-Pápa. Pannonhalma troviĝas 24, Pápa 25, Győr 50 km-ojn for.
Historio
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. Antaŭ la hungaroj romianoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1292. Tiam la kampoj apartenis al la reĝino. Post la turkoj multe da akvomuelejoj funkciis. Inter 1905-2007 fervojo trafikis. En 1920 fabriko pri brikoj ekfunkciis. En 1951 kolĥozo pri Konstitucio formiĝis.
Vilaĝservoj estas lernejo, akvodukto ekde 1992, gasodukto ekde 1996, telefona reto ekde 1994.
Vidindaĵoj
Famuloj
En Pápateszér naskiĝis skulptisto Tibor Szemenyey-Nagy.