Péter Tamás Bauer
Péter Tamás Bauer | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1915 en Budapeŝto |
Morto | 2-an de majo 2002 (86-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Hungario ![]() |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged (1937–1938) Universitato Eötvös Loránd - jurisprudenco (1934–1937) Kolegio Gonville kaj Caius (–1942) ![]() |
Familio | |
Patro | Aladar Bauer (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto politikisto universitata instruisto ![]() |
Péter Tamás Bauer [tamAŝ baŭer], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bauer Péter Tamás, estis hungardevena-brita ekonomikisto, altlerneja instruisto, membro de Brita Reĝa Akademio (1975). Lia nomo en Britio estis Peter Thomas Bauer, ekde 1983 Lord Bauer of Market Ward.
Péter Tamás Bauer[1][2] naskiĝis la 6-an de novembro 1915 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de majo 2002 en London.
Biografio
Péter Tamás Bauer devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1937, poste li plustudis jaron en Scienca Universitato Ferenc József. Li translokiĝis al Britio en 1939 kaj li studis ekonomikon en en:Gonville and Caius College, Cambridge, baldaŭ en Londono ĝis 1946. En la sekvaj jardekoj li estis docento, ekde 1956 profesoro en Londono aŭ Kembriĝo ĝis 1983. Li okupiĝis pri ekonomio de evolulandoj kaj li analizis efikon de la ekonomiaj helpoj. Li estas konvinkita subtenanto de liberalismo kaj la libera merkato.
Elektitaj kontribuoj
- Az európai parasztság jövője. (kunaŭtoro, 1938)
- The Rubber Industry. (1948)
- West African Trade. A Study of Competition, Oligopoly and Monopoly in Changing Economy. (1954, denove: 1965)
- Economic Analysis and Policy in Underdeveloped Countries. (1957)
- Markets, Market Control and Marketing Reform. (kunaŭtoro, 1969)
- The United Nations and International Development Assistence. (1972)
- Reality and Rhetoric. Studies in the Economics of Development. (1984)
- The Development Frontier. Essays on Applied Economics. (1991)
- From Subsistence to Exchange and Other Essays. (kunaŭtoro, 2004)
Fontoj
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM44764/9d18a9d7-b29b-42d9-b38e-f5b8637179b4/solr/0/24/0/1/authorOrder/ASC hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/person/696659/ nemzeti névtér