Příbram V-Zdaboř

Příbram V-Zdaboř
urba parto
Suma vido al Zdaboř
Oficiala nomo: Příbram V-Zdaboř
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Příbram
Administra municipo Příbram
Historia regiono Bohemio
Montaro Brda montetaro
Domoj 470
Situo Příbram V-Zdaboř
 - koordinatoj 49° 40′ 00″ N 13° 59′ 17″ O / 49.66667 °N, 13.98806 °O / 49.66667; 13.98806 (mapo)
Katastro 3,97 km² (397 ha) Zdaboř, Příbram (parto), Březové Hory (parto)
Loĝantaro 3 919 (2021)
Denseco 987,15 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 261 05
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Příbram V-Zdaboř
Portalo pri Ĉeĥio

Příbram V-Zdaboř estas kvartalo de urbo Příbram en distrikto Příbram, kiun kreas katastra teritorio Zdaboř disvastigita je apuda parto de la katastra teritorio Příbram (precipe Drkolnov) kun transtuŝo eĉ en la katastran teritorion Březové Hory. Estas ĉi tie registritaj 491 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie vivis daŭre 3 919 loĝantoj.

Ĝi troviĝas sur sudokcidenta rando de la urbo, proksimume 2 kilometrojn de la centro. La ĉefa transporta akso estas ŝoseo III/1911 (strato Zdabořská ulice).

  • La katastra teritorio Zdaboř mem apartenas al la parto Příbram V-Zdaboř la tuta kaj ĝi estas dividita en 4 bazajn setlejunuojn: Zdaboř-Červená, Na Planinách kaj Průhon, la okcidenta neenloĝigita deklivo direkte al rojo Mlýnský potok estas limigita kiel baza setlejunuo Ševčiny.
  • El la katastra teritorio Příbram apartenas al la parto Příbram V-Zdaboř bazaj setlejunuoj Drkolnov (inkluzive de arbarigitaj montetoj kaj mineja areo), Pod Drkolnovem (aĉetcentro Nová Zdaboř) kaj Za Brodskou (komerca zono de Příbram kaj transtuŝo de konstruareo de domoj sur orienta flanko de strato Zdabořská).
  • El la katastra teritorio Březové Hory apartenas al la parto Příbram V-Zdaboř baza setlejunuo Březové Hory-západ I, kio prezentas precipe la areon II de la regiona malsanulejo Příbram, la areon de la distrikta kaj regiona direkcio de Polico de ĈR kaj parton de loĝdomaro ĉe stratoj Šachetní, Drkolnovská kaj Družstevní ulice.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869145
1880176
1890207
1900302
1910342
1921281
JaroLoĝantoj
1930227
1950178
1961190
1970812
1980824
19913 700
JaroLoĝantoj
20014 446
20114 233
20213 919

Pluaj fotoj