La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1233, en kiu estas menciata cisterciana monaĥejo Porta coeli fondita je tri jaroj pli antaŭe fare de reĝino Konstanca Hungara (1181–1240), vidvino post Přemysl Otakar la 1-a (1155–1230). Konstanca estas ĉi tie sepultita.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
1 208
1880
1 226
1890
1 030
1900
962
1910
1 078
1921
1 166
Jaro
Loĝantoj
1930
1 299
1950
1 274
1961
1 276
1970
1 293
1980
1 411
1991
1 285
Jaro
Loĝantoj
2001
1 344
2011
1 443
2014
1 430
2016
1 444
2017
1 446
2018
1 440
Jaro
Loĝantoj
2019
1 420
2020
1 408
2021
1 456
2022
1 407
2023
1 445
2024
1 461
Memorindaĵoj
Preĝejo de La plej sankta Triunuo
Monaĥejo Porta coeli
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monaĥejo Porta coeli.
Porta coeli estas frue gotika monaĥejo, nuntempe ununura moravia virina cisterciana monaĥejo. Ĝi estis fondita verŝajne en la jaro 1230 fare de Konstanca Hungara, vidvino post Přemysl Otakar la 1-a. La monaĥeja preĝejo de Ĉielpreno de virgulino Maria estas triala baziliko kun transversa navo.
Muzeo
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Podhoracka muzeo.
En la areo de la monaĥejo havas sidejon Podhoracka muzeo kun ekspozicio Historio kaj nuntempo de monaĥejo Porta Coeli. En ĝiaj pluaj spacoj estas ekspozicioj de mineraloj kaj paleontologiaj trovaĵoj.