Pŝovanoj (latinePsouane, Pssouane, ĉeĥe: Pšované) estas unu el mitaj ĉeĥaj triboj loĝantaj antaŭ la estiĝo de duklando sur bohemia teritorio. Pŝovana princlando devis havi sian centron en remparburgo Pšov (la hodiaŭa Mělník). Laŭ Legendo de Kristiano unu el la pŝovanaj princoj estis Slavibor, kies filino devis esti Ludmila, la edzino de Bořivoj. Ne eblas decidi, por kiom temas pri fidinda informo, ĉar en aliaj legendoj sankta Ludmila havas malsaman devenon.
Mencioj en literaturo
„ Bořivoj havis ankaŭ edzinon de nomo Ludmila, la filinon de Slavibor, la princo de lando slava, kiu dum malnovepoko nomiĝis Pšov, nun de la hodiaŭaj homoj laŭ burgo antaŭ nelonge konstruita Mělnik nomata. ”
„ Pŝovanoj nomiĝis laŭ la burgo Pšov (Mělník) kaj rivereto Pšovka. De ĉeĥoj dividis ilin Elbo, sed al nordo ili distiriĝis ĝis limregiona arbaro, te. al Mimoň, kaj de tie en valon de Jablonec. Ankaŭ subregiono de Jizera apartenis al ilia lando, ĉar Boleslav Lítý, la princo ilia, ĉi tie konstruis, burgon Boleslav (Stará) kaj eble ankaŭ Boleslav duan (Mladá). ”