Pabradė estas urbo en la oriento de Litovio, proksimume 10 kilometrojn de la limo al Belorusio. De la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio2010 ĝi apartenis al la distrikto Vilno, kaj daŭre estas parto de la subdistrikta komunumo Švenčionys. Pabradė situas proksimume 35 kilometrojn sudokcidente de la administra centro de Švenčionys, ĉe vojo plugvidanta al Vilno. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 4 735 loĝantoj sur areo de 11,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 412 loĝantoj/km².