Pajnto
Pajnto aŭ pindo estas mezuruno de volumeno uzita en diversaj landoj kaj ankoraŭ uzata en Britio kaj Usono . El diversaj historiaj valoroj la sekvaj estas ankoraŭ uzataj:
Brita pajnto valoras 0,56826125 litrojn .
Usona malseka pajnto valoras 0,473176473 litrojn (28,875 kubajn colojn ).
Usona seka pajnto valoras 0,5506053504 litrojn (33,6 kubajn colojn ).
La difino de pajnto estas ligita al la difino de galjono : en unu
galjono estas 8 pajntoj.
En Britio oni uzas pajntojn hodiaŭ preskaŭ nur por pumpata biero kaj, malofte, lakto.
The article is a derivative under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License .
A link to the original article can be found here and attribution parties here
By using this site, you agree to the Terms of Use . Gpedia ® is a registered trademark of the Cyberajah Pty Ltd