Pallas-Akadémia Könyvkiadó
Pallas-Akadémia Könyvkiadó | ||
---|---|---|
libroeldonejo | ||
Komenco | 1993 vd | |
Lando(j) | Rumanio vd | |
Sidejo | Miercurea Ciuc | |
Pallas-Akadémia Könyvkiadó (Libroeldonejo Pallas-Akadémia) estas la plej granda libroeldonejo en hungara lingvo en Rumanio, en urbo Miercurea Ciuc.
Historio
Ĝi fondiĝis en 1993. Ĝis julio de 2004 ĝi eldonis 250 librojn. Ĝia direktoro estas József Tőzsér, la ĉefredaktoro Mária Kozma. La estraro de la eldonejo deziras eldoni valorajn verkojn, kiuj kontribuas al la pliriĉigo de la transilvania hungara literaturo, al la ekkonatiĝo de la loka historio kaj de la scienco. Je la ekiro ĝi kunlaboris kun la Akademia Eldonejo en Budapeŝto, sed en 1995 ĝi tute memstariĝis. Ĝi havas ankaŭ librovendejojn en kelkaj urboj.