Palma, Palma de Majorko aŭ Majorkurbo (katalune kaj hispanePalma [palma]) estas la plej granda urbo de insulo Majorko kaj ĉefurbo de Balearaj insuloj. Ĝia loĝantaro (en 2019) konsistis el 416 000 homoj.
La klimato de la urbo estas de la mediteranea tipo. La urbo kaj la tuta insularo fariĝis en la lastaj jardekoj tre gravaj turismaj lokoj.