Panoramo (pentraĵo)
Panoramo (greke: παν (pan) = ĉio, ὁραμα (horama) = spektaklo) en pentraĵo estas reala bildo de pejzaĝo, mara temo aŭ historia scenejo, aplikata al cirkle etendita tolo de granda dimensio. La spektanto estas en la mezo de la agado kaj per adaptita lumigado, subtilaj sonefikoj kaj dekoro-elementoj li spertas iluzion de realeco. Panoramoj estis precipe popularaj en la 19-a jarcento. Specifaj konstruaĵoj ankaŭ estis dezajnitaj por tio. Dum tiu ĉi epoko oni dezajnis specifajn tiucelajn konstruaĵojn kiel ekzemple la Panoramo Mesdag en Hago, Nederlando.
Listo de panoramoj kaj artistoj
Konsultu la liston en la nederlandlingva vikipedio tiurilate.
Artistoj
Vidu ankaŭ
Ekstera ligo
Literaturo
- Stephan Öttermann, Das Panorama, Die Geschichte eines Massenmediums, Frankfurto, 1980
- Emmanuelle Michaux, Du panorama pictural au cinéma circulaire. Origines et histoire d'un autre cinéma, 1785-1998, Parizo, 1999
- Bernard Comment, The Panorama, 2002, (ISBN 9781861891235)
- Jacky Marchal, Les Panoramas, Namuro, Les Amis de la Citadelle de Namur, 2005