Passeig de Gràcia (hispaneEstación de Paseo de Gracia, kataluneEstació de Passeig de Gràcia) estas subtera fervoj- kaj metro-stacio en Barcelono situanta sub Passeig de Gràcia, en distrikto Eixample. Ĝi estas unu el la plej okupataj stacidomoj de Barcelono kaj grava haltejo por reto de Metroo de Barcelono. Ĝi estas servita per ĉeurbaj fervojaj linioj R2 kaj regionaj linioj R11, R13, R14, R15 kaj R16 de Rodalies de Catalunya, kaj ĝi ankaŭ estas servita per metro-linioj L2, L3 kaj L4 funkciigataj de TMB.