Paulo Coelho

Paulo Coelho
Persona informo
Paulo Coelho
Naskiĝo la  24-an de aŭgusto 1947 (nun 1947-08-24) (77‑jara)
en Rio de Ĵanejro
Nacieco brazilo
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater St. Ignatius College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Cristina Oiticica
Amkunulo Christina Oiticica (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
poeto-juristo
sciencfikcia verkisto
kantotekstisto
kantoverkisto
komponisto
blogisto
aktoro
romanisto
scienca esploristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en BraziljoTarbes vd
Aktiva dum 1982-2009
Verkado
Temoj filozofio, spirito
Verkoj La Alkemiisto
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paulo COELHO [paŭlu koelju] (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1947, en Rio-de-Ĵanejro) estas tre fama brazila verkisto, ankaŭ konata kiel la Sorĉisto pro siaj ideoj kaj spertoj kaj pro la temo de siaj verkoj.

Paulo Coelho naskiĝis en familia medio katolika, en la urbo Rio-de-Ĵanejro, kie li studis ĉe katolika lernejo. Konita per sia ribelemo, kiam li havis 17 jarojn, li jam tri-foje estis interniginta en psikiatrian klinikon.

En la 1960aj jaroj li iĝis hipio kaj forlasis siajn studojn por vojaĝi tra Meksiko, Ĉilio, Bolivio, Eŭropo kaj Nordafriko. Post du jaroj li revenis al Brazilo kaj komencis komponi kanzonojn kun Raul Seixas. En 1974 li estis arestita pro agoj kontraŭaj al la tiama brazila politika sistemo.

Li okupas la unuajn poziciojn ĉe listoj de plej vendataj libroj en landoj tre diversaj, kiel Usono, Meksiko kaj Hispanujo. Inter la brazilaj verkistoj li vendis plej da libroj , eĉ pli ol Jorge Amado.

En 2001 li okupis la Seĝon 21 de la Brazila Beletristika Akademio. Tamen kelkaj kritikistoj konsideras lin aŭtoro malgranda.

Antaŭe li loĝis kun sia edzino, Cristina Oiticica, duonan jaron en Rio-de-Ĵanejro kaj la alian duonon en Saint-Martin (Hautes-Pyrénées) en Francio, kie li posedas domon. Nuntempe ili permanente loĝas en Ĝenevo, Svislando.

Verkaro

  • Arquivos do inferno ("Inferaj dosieroj"), 1982
  • Manual prático do vampirismo ("Praktika manlibro por vampirismo"), 1986, kolektita de la aŭtoro
  • O diário de um mago ("La taglibro de sorĉisto"), 1987
  • O Alquimista ("La alkemiisto"), 1988
  • Brida, 1990
  • O dom supremo, 1991
  • As valkírias ("La valkirioj"), 1992
  • Na margem do rio Piedra eu sentei e chorei ("Ĉirkaŭ la rivero Piedra mi sidis kaj ploris"), 1994
  • Maktub, 1994, kolekto de elektitaj tekstoj publikigita en Folha de São Paulo
  • Frases ("Frazoj"), 1995, kolekto de tekstoj
  • O Monte Cinco ("La Monto Kvina"), 1996
  • O manual do guerreiro da luz ("La manlibro por la luma batalanto"), 1997
  • Veronika decide morrer ("Veronika decidas morti"), 1998
  • Palavras essenciais ("Esencaj vortoj"), 1999
  • O demônio e a Srta. Prym ("La demono kaj F-ino Prym"), 2000
  • Histórias para pais, filhos e netos coletânea de contos tradicionais, ("Historioj por patroj, filoj kaj nepoj", kolekto de tradiciaj fabeloj), 2001
  • Onze minutos ("Dek unu minutoj"), 2003
  • O Gênio e as Rosas ("La Genio kaj la rozoj"), 2004
  • O Zahir ("La Zahiro"), 2005
  • A Bruxxa de Portobello ("La Sorĉistino de Portobello"), 2006
  • Ser como o rio que flui (Esti kiel rivero kiu fluas), 2006
  • O vencedor está só ("la gajnanto estas sola"), 2008
  • Amoro ("Amo"), 2009
  • Aleph 2010
  • Fábulas 2011
  • Manuscrito Encontrado em Accra ("Manuskripto trovita en Akrao"), 2012
  • Adulterio 2014
  • A Espiã ("La Spiono"), 2016
  • Hipio 2018
  • Ho Caminho do Arco ("La Pafarkisto"), 2020

En Esperanto aperis

  • La alkemiisto. (O Alquimista.) El la portugala tradukis C. Valle. Rio de Janeiro 2007. 158 paĝoj.
Trovu « Paulo Coelho » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Eksteraj ligiloj