Peñaparda
Peñaparda | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37523 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 308 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 19′ N, 6° 40′ U (mapo)40.320833333333-6.6702777777778Koordinatoj: 40° 19′ N, 6° 40′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 864 m [+] | ||
Areo | 62,25 km² (6 225 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Peñaparda estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo kaj al la Municiparo Las Dehesas. Peñaparda estas tradukebla al Grizbruna Roko.


Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Peñaparda kaj Perosín, okupas totalan areon de 62,25 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 369 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 1 500 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.
La urbestro estas de dekstra partio PP.