Penzing estas la 14-a viena urbodistrikto. Ĝi konsistas el partoj de Penzing, Breitensee, Baumgarten, Hütteldorf kaj Hadersdorf-Weidlingau. Ĝi limiĝas en la okcidento kaj nordokcidento kun la malsupra-aŭstrajmunicipojPurkersdorf, Mauerbach kaj Klosterneuburg kaj sur viena teritorio kun la urbodistriktoj (de nordoriento horloĝdirekte) Hernals, Ottakring, Rudolfsheim-Fünfhaus kaj Hietzing.