En 1910 el 2534 da loĝantoj estis 1447 da rutenoj, 605 da hungaroj kaj 179 da germanoj. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Perecseny (kies distriktejo estis), poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris sendependan malgrandan respublikonKarpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Pereĉin/Perecseny. Ekde 1945 Pereĉin apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.