Peridotito
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Peridoto. |

En geologio, peridotito[1] estas vulkana petro konsistanta plejparte de olivino kune kun piroksenoj.
Priskribo

Ekzistas dudimensia kontinuaĵo de vulkanaj petroj, konsistanta el miksaĵo de olivino, ortopirokseno, kaj klinopirokseno. La duono de tiu kontinuaĵo, kiu enhavas pli da olivino ol piroksenoj, nomiĝas peridotito. (La alia duono, pli piroksena ol olivina, nomiĝas piroksenito.)
La ekstrema periodito, konsistanta preskaŭ nur el olivino, nomiĝas olivinito.
Loko
Periodito estas la petro, el kiu la supra termantelo plejparte konsistas.
Etimologio
Peridotito nomiĝas laŭ peridoto, gemkvalita olivino.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Peridotiit (finne). Kivid.info.
- Peridotite (angle). Encyclopædia Britannica.