Pesterzsébet
Pesterzsébet | |||
---|---|---|---|
district of Budapest | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 61 766 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 067 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 26′ N, 19° 6′ O (mapo)47.4333333319.1Koordinatoj: 47° 26′ N, 19° 6′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 12,19 km² (1 219 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Budapest District XX [+] | |||
Pesterzsébet [peŝterĵEbet], historie pli longe Pestszenterzsébet [peŝtsenterĵEbet] estas la 20-a distrikto de Budapeŝto.
Bazaj informoj
- poŝtkodoj: 1201-1205
- areo: 12 km²
- loĝantaro: 64 300 en 2003
- koordinatoj: 47° 26′ N 19° 07′ O / 47.433 °N, 19.117 °O (mapo)
Loknomo
2 formoj alterne uziĝis: Pesterzsébet honore al Elizabeto de Aŭstrio-Hungario kaj Pestszenterzsébet omaĝe al Elizabeto de Hungario.
Situo
Pesterzsébet situas en suda parto de Budapeŝto laŭ Danubo-branĉo.
Historio
En la 1860-aj jaroj oni komencis vendi tie parcelojn apartenanta al Soroksár. Tiu parto fondis memstaran grandvilaĝon en 1897 havanta la loknomon Erzsébetfalva. En 1900 vivis tie 15 000 loĝantoj, en 1920 40 000, en 1941 76 000, dume ĝi urbiĝis en 1923. Soroksár kune kun Pest(szent)erzsébet aliĝis al Budapeŝto en 1950 formantaj la 20-an distrikton. En 1994 Pesterzsébet iĝis aparta distrikto de la ĉefurbo. Dum la socialismo ankaŭ tie oni konstruis betonajn loĝdomojn.
Trafiko
Vidindaĵoj
- ĉefparoĥa romkatolika Preĝejo Elizabeto de Hungario (Pesterzsébet) de 1909
- Preĝejo Ludoviko la 9-a (Francio) en Pesterzsébet
- romkatolika kapelo omaĝe al Helpanta Maria el la 18-a jarcento
- Kalvinana malnova preĝejo (Pesterzsébet)
- Luterana preĝejo (Pesterzsébet)
- Urbodomo de Pesterzsébet de 1906
- vendejego de 1925
- novgotika muzeo
- kuracbanejo
Famuloj
- En Pesterzsébet naskiĝis:
- En Erzsébetfalva naskiĝis:
- En Pestszenterzsébet naskiĝis:
- aktoro Irén Sütő
- geologo János Dedinszky
- kanuisto Gyula Petrikovics
- András Veres (literaturhistoriisto)
- skulptisto Valéria Tóth.
- En Pesterzsébet mortis: operkantisto Dezső Arányi.
Ĝemelurboj
- Székelykeresztúr, Rumanio
- Bölön, Rumanio
- 10-a distrikto de Frankfurto ĉe Majno, Germanio
- Olgiate Comasco, Italio
Komunumoj de Sankta Elizabeto en Hungara reĝlando
Alsószenterzsébet | Bükkszenterzsébet | Felsőszenterzsébet |
Nyugotszenterzsébet | Püspökszenterzsébet | Székelyszenterzsébet |
Szenterzsébet | Pestszenterzsébet |