Philip Hauge Abelson
Philip Hauge ABELSON (1913-2004) estis usona fizikisto kaj kemiisto, kiu malkovris la kemian elementon Neptunion. Li estis nuklea fizikisto, aŭtoro de sennombraj sciencaj verkoj, studis en la Ŝtata Universitato de Vaŝingtonio, kie li diplomiĝis pri kemio kaj fiziko, kaj pli malfrue, en la Universitato de Kalifornio, en Berkeley, kie li ricevis sian diplomon pri doktoreco kaj nuklea fiziko. Kune kun la fizikisto Edwin McMillan, ili apartigis kaj izolis la izotopajn atomojn de Neptunio, en la 8-a de junio 1940.
Elektitaj publikaĵoj
- A critical appraisal of Government research policy, 1963
- Researches in geochemistry , 1967
- Energy for tomorrow, 1975
- Materials : renewable and nonrenewable resources, 1976
- Electronics, the continuing revolution: a special Science compendium, kune kun Allen L. Hammond - 1977
- Health care : regulation, economics, ethics, practice, 1978
- Enough of Pessimism, 1985
- Neuroscience - 1985
- Uncle Phil and the atomic bomb, 2007
Literaturo
- Personensuche
- WorldCat Identities
- Encyclopaedia Britannica
- New York Times
- TodayInScience
- TodayInScience - Aprilo, 27-a
- Universidade Federal de Campo Grande[rompita ligilo]
- Biographical Encyclopedia of Scientists, Second Edition - 2 Volume Set, Inst Physics
- Biographical Encyclopedia of Scientists, Third Edition, John Daintith