Piet Retief
Piet Retief | |||
---|---|---|---|
urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2380 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 0′ S, 30° 48′ O (mapo)-2730.8Koordinatoj: 27° 0′ S, 30° 48′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 251 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Piet Retief, Mpumalanga [+] | |||
Piet Retief estas grandurbo en Sudafriko, en provinco Mpumalanga.
Bazaj informoj
- Areo: 55 km²
- Loĝantaro: 143.619 (en 2012)
- Supermara alteco: 1250-1307 m
- Horzono: UTC +2 h
- Poŝtkodo: 2380
Geografio
Piet Retief situas sur altebenaĵo en la orienta parto de la lando proksime de Svazilando. Newcastle (Sud-Afriko) troviĝas 120, Emalahleni 201, Richards Bay 238, Johanesburgo 284, Pretorio 294, Durbano 318, Welkom 416, Bloemfontein 510, Port Elizabeth 922, Kaburbo 1413 km.
Historio
Piet Retief estis fondita en 1883 kaj oni nomis la urbeton pri bura gvidanto Piet Retief. En 1886 oni donis al la urbeto novan loknomon Klein Vrystaat (=Malgranda Liberŝtato). En 1891 la urbo estis integrigita al Sudafriko (brita). La urbo iĝis municipo en 1932. En 2010 kampanjo komenciĝis por nomi la grandurbon eMkhondo.
Ekonomio
En Piet Retief oni okupiĝas pri lignoj, paperoj, oni minadas kaolinojn glimojn kaj feroercojn.
Trafiko
El Piet Retief kuras ĉefvojoj al Johanesburgo kaj Richards Bay, krome estas vojo al Svazilando.
Klimato
Piet Retief havas subtropikan klimaton. Jare pluvas ĉ. 1000 mm.
Vidindaĵoj
Fontoj
- Angla Vikipedio
- loĝantaro
- mapo, distancoj Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- mapo[rompita ligilo]