Pilipec
Pilipec ukraine Пилипець, hungare Fülöpfalva estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Miĵgirja.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/28/Map_of_Ukraine_political_simple_Oblast_Transkarpatien.png/180px-Map_of_Ukraine_political_simple_Oblast_Transkarpatien.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4e/Ukraine_Oblast_Transcarpathia_Rajon_Mizhhiria.png/180px-Ukraine_Oblast_Transcarpathia_Rajon_Mizhhiria.png)
Bazaj informoj
- 48° 40′ 05″ N 23° 20′ 30″ O / 48.66806 °N, 23.34167 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 40′ 05″ N 23° 20′ 30″ O / 48.66806 °N, 23.34167 °O (mapo)
- Areo: km²
- Alto super marnivelo: 579 m (la plej alta punkto: 1163 m)
- Loĝantaro: 1100
- Poŝtkodo: 90011
- Telefonprefikso: 03146
Situo
Pilipec situas en valo de rojo. Lviv troviĝas je 190, Uĵhorodo je 135 km-oj.
Historio
La unuamencio pri la vilaĝo okazis en 1463. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Pilipec. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vilaĝservoj estas skiejoj kun aertelferoj, hotelo, skilernejo, kafejo.
Vidindaĵoj
- preĝejo omaĝe al Dipatrino de 1762
- ligna sonorilostablo de 1758
- ligna sonorilostablo el la 19-a jarcento
- ligna sonorilostablo el la 20-a jarcento
- akvofalo de la vilaĝo je 6 km-oj