Pintfolia olivarbo
Pintfolia olivarbo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Olea europaea subsp. cuspidata (Wall. ex G. Don) Cif. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La pintfolia olivarbo aŭ pintfolia olivujo (Olea europaea subsp. cuspidata) estas subspecio de olivarbo kiu antaŭe estis priskribata kiel Olea cuspidata kaj Olea africana.
Priskribo
Estas ĉiamverda mult-tiga arbo, dimensie variigebla laŭ alto ekde 2 ĝis 15 metroj.
La folioj estas pinate aranĝataj, glatrandaj, 3 ĝis 7 centimetrojn longaj, 0,8 ĝis 2,5 centimetrojn larĝaj, akrapintaj kun hoketo aŭ punkto; la bazo estas ovo-forma ĝis kojno-forma, la randoj estas glataj kaj kurbigitaj, la supra surfaco estas griz-verda kaj brilanta, la suba surfaco havas densan kovraĵon de arĝentecaj, orecaj aŭ brunaj skvamoj. Domatioj ne ĉeestas. La nervuroj supra-limbe estas netaj, malnetaj sub-limbe. La petiolo longas 10 milimetrojn. La floroj troviĝas panikle, kaj longas 50 ĝis 60 milimetrojn. La kaliko estas kvar-loba, kaj longas ĉirkaŭ 1 milimetron. La korolo estas verdece blanka aŭ kremkolara; la korolotubo longas 1 ĝis 2 milimetrojn; la loboj longas ĉirkaŭ 3 milimetrojn, kurbigitaj dum florado. Estas du stamenoj kiuj estas kunigitaj apud la supro de la korolotubo. La stigmo estas du-loba. Kutime la florado okazas printempe.
La fruktoj estas sfera ĝis elipsoida drupo kiu larĝas 6 milimetrojn kaj longas 15 ĝis 25 milimetrojn. Ĝi estas karneca, glaŭka ĝis nebrila, kaj purpur-nigra kiam matura.
La ligno estas aprezita, daŭra, kun forta odoro kiu similas kolonjakvon kaj kun plaĉa lignobildo. Ĝis estas uzata por meblaro kaj por lignotornado.
Disvastiĝo
Tiu afrotropisa kaj orientalisa subspecio havas vastan naturan arealon ekde Suda Afriko, tra Afriko, Mezoriento, Pakistano, Barato ĝis suda Ĉinujo.
Lokaj problemoj
En Aŭstralio ĝi estas konsiderata kiel trudherbon. Ĝi ĉefe estas disvastigata per birdoj kiuj manĝas la fruktojn.
Sinonimoj
Sinonimoj ampleksas Olea africana Mill. Olea chrysophylla Lam.; Olea cuspidata Wall. ex G. Don; Olea europaea subsp. africana (Mill.) P. S. Green; Olea ferruginea Royle; Olea sativa var. verrucosa (Willd.) Roem. & Schult.; Olea verrucosa (Willd.) Link
Arbaroj
Subtropikaj sekaj arbaroj de la pintfolia olivarbo troviĝas en la himalajaj subtropikaj foliarbaroj, tersupraĵa ekoregiono.
Bildaro
-
Foliaro de Akrapinta olivarbo.
-
Juna arbo en sia natura biotopo en Suda Afriko.
-
Tiu subspecio de olivarbo estas enkondikita en Havajo.
Eksteraj ligiloj
- angle NCBI : Pintfolia olivarbo
- angle USDA : Pintfolia olivarbo Arkivigite je 2014-01-09 per la retarkivo Wayback Machine