Pirosomo
Pirosomo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pyrosoma Péron, 1804 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Pirosomo estas kolonio da tunikuloj kiu kuniras kun la marakvo. La pirosomo troviĝas en varma marakvo. Ĝi estas cilindroforma aŭ konusa kaj konsistas el kolonio de centoj ĝis miloj da individuoj (zooidoj). La longo de pirosomo tre varias de malpli ol centimetro ĝis eĉ 18 metroj. Ĉiu zooido nur estas kelkaj milimetroj granda, sed ili ĉiuj estas kune ligitaj en gelateneca materio.
La pirosomo estas ankaŭ speco de planktono tio estas iliaj movoj grandparte estas regitaj fare de la tajdoj kaj ondoj. Pluaj movoj de ĝi ekestas pro la cilioj.
La pirosomo ankaŭ aplikas biolumineskon kaj pro tio produktas bluverdan lumon. Tio ankaŭ eksplikas la nomon: pirosomo venas el la greka 'pyro' (fajro) kaj 'soma' (korpo).