Pitono

![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Reĝa pitono, Python regius
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Pitono (Python) estas genro de grandaj, senvenenaj serpentoj, kun rudimentaj membroj, vivantaj en arbaroj de Azio, Afriko, Aŭstralio kaj Novgvineo, kaj sufokantaj siajn viktimojn. Ili estas ofte tenataj kiel rato-kaptantoj en ĉinaj domoj aŭ ŝipoj.[1]
Specioj
- Angola pitono, Python anchietae (Bocage, 1887)
- Bornea kurtvosta pitono, Python breitensteini (Steindachner, 1881)
- Sanga pitono, Python brongersmai (Stull, 1938)
- Sumatra kurtvosta pitono, Python curtus (Schlegel, 1872)
- Hindia pitono, Python molurus
- Python molurus molurus (Linnaeus, 1758)
- Burma pitono, Python molurus bivittatus (Kuhl, 1820)
- Natala pitono, Python natalensis (Smith, 1833)
- Reĝa pitono, Python regius (Shaw, 1802)
- Afrika rokpitono, Python sebae (Gmelin, 1789)
Piednotoj
Vidu ankaŭ
Komputiko: vidu Python (programlingvo) Similaj serpentoj: Boao kaj Anakondo
Pitono (Python) estas granda azia senvenena sufokserpento, ofte uzata kiel ratokaptanto en ĉinaj domoj kaj ŝipoj.