Pjur (armena litero)
Pjur, փիւր aŭ փյուր armene ([pʰʏɹ]), estas la 35-a litero de la armena alfabeto. Pjur estas uzata por reprezenti la sonon [pʰ], kiu estas la sono de p sed pli forta. Laŭ la normo ISO 9985, ĝi estas transkribata kiel « p' ».
Unikodo
- Majuskla Փ :
U+0553
- Minuskla փ :
U+0583