Pokhara
Pokhara | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 33700 (WRPD), 33702, 33704, 33706, 33708, 33713 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 353 841 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 6 319 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 28° 13′ N, 83° 59′ O (mapo)28.20972222222283.985277777778Koordinatoj: 28° 13′ N, 83° 59′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 900 m [+] | ||||
Areo | 56 km² (5 600 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:45 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Pokhara [+] | |||||
Poĥara aŭ Poĥaro, Pokhara, nepale: पोखरा estas universitata urbego en meza parto de Nepalo.
Bazaj informoj
- Areo: 56 km²
- Supermara alteco: 827-1740 m
- Loĝantaro: 353,841 en 2011
- Horzono: UTC +5:45
- Telefonkodo: 061
- Poŝtkodoj: 33700 (WRPD), 33702, 33704, 33706, 33708, 33713
Geografio
Poĥara situas en meza parto de la lando en relative pli malgranda valo laŭ rivero. Katmanduo troviĝas 143 km.
Historio
Poĥara kuŝas sur grava malnova komerca itinero inter Ĉinio kaj Hindio. En la 17-a jarcento ĝi estis parto de la Regno de Kaski, en la sekva jarcento ankaŭ komerca centro. De 1959 ĝis 1962 multe da rifuĝintoj alvenis el Tibeto. Ĝis la fino de la 1960-aj jaroj la urbo estis nur alirebla perpiede, la unua vojo estis konstruita en 1968.
Ekonomio
Poĥara estas celloko de turistoj kaj montogrimpantoj. En la ĉirkaŭaĵo oni produktas rizojn, kafojn, citrusojn.
Trafiko
El Poĥara kuras jam 3 vojoj, krome la urbego havas flughavenon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato
La klimato de Poĥara estas subtropika, tamen pro la alteco ankaŭ modera. Somere la temperaturoj varias inter 25 kaj 33 °C, vintre 2 - 15 °C, neniam frostas. Jare pluvas po 3901 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La musonsezono (kun pli oftaj pluvoj) daŭras inter julio - septembro.
Fontoj
- WikiTrans
- mapo, distancoj Arkivigite je 2017-03-25 per la retarkivo Wayback Machine