Pollingva Vikipedio
Pollingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | pl.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | pola |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 22-a de majo 2024 | |
Artikolnombro | 1 616 137 |
Profundeco | 33.8 |
Paĝoj | 3 732 193 |
Redaktoj | 73 622 809 |
Uzantoj | 1 308 848 |
Aktivaj uzantoj | 4 454 |
Administrantoj | 98 |
Dosieroj | 268 |
La pollingva Vikipedio (pole Wikipedia polskojęzyczna) estas pola aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Ĝi estis fondita la 26-an de septembro 2001 de Krzysztof Jasiutowicz kaj Paweł Jochym.
La 14-an de majo 2008 la pola vikipedio ekhavis 500 milojn de artikoloj. Aktuale ĝi apartenas - laŭ nombro da artikoloj - al la plej grandaj vikipedioj, cedante lokon al la angla, germana, franca, nederlanda, itala, hispana kaj rusa vikipedioj. Kaj ĝi estas dua plej larĝa inter la slavlingvaj (stato en decembro 2012). La 22-an de majo 2024 ĝi enhavas 1 616 137 artikolojn.
Laŭ esploro de Megapanel PBI/Gemius, farita julie 2009, en Pollando ĝi kalkulis 7,4 mln de uzantoj, okupiĝante la 10-an lokon inter ĉiuj TTT-ejoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|