Ponto de Valjeko (hispanePuente de Vallecas) estas la nomo de unu el la 21 distriktoj de la municipoMadrido, Hispanio. Ĝi havas 240 917 loĝantojn, unu el la plej loĝataj distriktoj de Madrido. Ĝi situas je la komenco de Valjeko ĉe la Aŭtoŝoseo M-30.
Ponto de Valjeko havas la jenajn kvartalojn: Entrevio, San-Diego, Palomeras Bajas, Palomeras Sureste, Portazgo, Numanco.