Porviva Movado
La Porviva movado (el la angla pro-life) estas movado kuniganta asociojn kaj homojn, ofte proksimajn al religiaj movadoj, defendante la "rajton je vivo", opozicie al la "rajto je aborto", kontraŭgravedecilo, eŭtanazio, kaj foje iuj kontraŭkoncipaj formoj. Plej konata pro sia opozicio al aborto, la movado estas ofte nomata kontraŭ-abortiga movado, kvankam tio nur kovras parton de la batalemaj agadoj de la movado. Ĝi ankaŭ estas foje nomata, de siaj kritikantoj, kontraŭelekta movado.
Mondkonceptaj kaj filozofiaj fundamentoj
Oni interalie mencias tion, ke:
- la vivo de homo komenciĝas en la momento de fekundigo
- internaciaj juraj dokumentoj, kiel Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj aŭ Internacia Konvencio pri Infanaj Rajtoj garantias la rajton vivi al ĉiu homo, ankaŭ koncernas nenaskitajn infanojn
- jurnaturalismo
- humanismaj valoroj, kiel senescepta estimo por la vivo de homo en ties diversaj etapoj, estas esprimataj i.a. de Johano Paŭlo la 2-a, Patrino Teresa el Kolkato, Mahatma Gandhi aŭ Ernesto Cofiño)
- sciencaj publikaĵoj priskribas negativan influon de aborto por la mensa sano