Premio Bruno Kreisky

Premio Bruno Kreisky
homrajta honorigo • pacpremio
Nomita laŭ Bruno Kreisky
Lando Aŭstrio
Fondita en 1976
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Bruno-Kreisky-premio (oficiale: Bruno-Kreisky-premio por meritoj pri homaj rajtoj, germane: Bruno-Kreisky-Preis für Verdienste um die Menschenrechte) estas aŭstra premio por aktivuloj pri homaj rajtoj kaj paco.

Kreisky-monumento en Bruno-Kreisky-parko, Vieno

Pro iniciato de la Viena urbestro Leopold Gratz kaj sindikatano Anton Benya ĝi estis fondita okaze de la 65-a datreveno de Bruno Kreisky, tiama aŭstra ĉefministro, ĉar li ne volis akcepti personajn fest-donacojn.[1]

La premio estas aljuĝata depost 1979 ĉiun duan (aŭ trian) jaron. La premio estas "dotita" per 3.500 ĝis 15.000 Euro.

Premiitoj

2017
  • Aslı Erdoğan, Turkio
  • Wolfgang Kaleck, Germanio
  • Queer Base, Aŭstrio
  • Haus Liebhartstal UMF, Aŭstrio
2015
  • Vian Dakhil, Irako
  • Marijana Grandits, Aŭstrio
  • Nachbarinnen in Wien, Aŭstrio

2013:

  • Bogaletch Gebre, Ethiopio
  • Mazen Darwish, Sirio
  • Cecily Corti, Aŭstrio
2011
  • ASPIS, Aŭstrio
  • ESRA, Aŭstrio
  • Hemayat, Aŭstrio
  • Daniel Barenboim, Israelo/ Palestino, Por lia sindevontigo al pacigo en la mezorienta konflikto
  • West-Eastern Divan Orchestra
2007
  • Gao Zhisheng, Chinio
  • Jovan Mirilo, Serbio
  • ZARA, Aŭstrio
  • Manfred Nowak, Aŭstrio
  • Honora premio: Kofi Annan, ĝenerala sekretario de UNO (ĝis 2006)
2005
  • Nadja Lorenz kaj Georg Bürstmayr, Vieno pro ilia engaĝita pledado por azilpetantoj kaj enmigrintoj en Aŭstrio kaj la klopodoj pri ŝanĝoj en leĝoj kaj jurisdikcio
  • Andrei Sannikov, Belorusio pro lia laboro enkadre de Charta 97, civitana iniciato en Minsko.
2002
  • Kardinalo Franz König, eks-arkiepiskopo de Vieno
  • Ute Bock, Vieno, pro ŝia engaĝiĝo por fuĝintoj en la tuta mondo
  • Amira Hass, Tel Aviv/Ramallah, pro ŝiaj elstaraj sendependaj ĵurnalistaj verkoj
  • Palestinian Centre for Human Rights, Gaza-urbo, pro ilia multjara kuraĝa agado por homaj rajtoj en la okupitaj palestinaj teritorioj
2000
  • Radhika Coomaraswamy, Srilanko, Aparta ambasadoro de UNO pri perforto kontraŭ virinoj
  • Belgrada Centro por Homaj Rajtoj, Jugoslavio
  • NRO-projekto „Ein Antidiskriminierungsgesetz für Österreich“
  • Karlheinz Böhm, Aŭstrio/Etiopio
1997
  • Abbas Amir Entezam, Irano
  • Emily Lau, Hongkongo
  • Uri Avnery, Israelo
  • Ivan Zvonimir Čičak, kroata politikisto
  • Otto Tausig, Aŭstrio
  • Willi Resetarits, Aŭstrio
  • Ernst Fürlinger por Österreichisches Netzwerk gegen Armut
1995
  • Sumaya Farhat-Naser, Palestino
  • Sergei Adamowitsch Kowaljow, Rusio
  • Ken Saro-Wiwa, Niĝerio
  • Leyla Zana, Turkio
  • Uri Avnery
  • Manfred Nowak por Ludwig Boltzmann Institut für Menschenrechte (BIM)
1993
  • Nicolae Gheorghe
  • Oslobodjenje, gazeto en Sarajevo
1991
1988
  • Episkopo Leonidas Proano
1986
  • Fondaĵo Bruno-Kreisky-arkivo, Aŭstrio
  • Viena Instituto por evoluigo kaj kunlaboro, Aŭstrio
  • Herbert Amry, Aŭstrio
  • Aŭstra Instituto por pacesploro kaj edukado, Aŭstrio
  • Komitato de la patrinoj de malaperintoj, Elsalvadoro
  • Komisiono pri Homaj Rajtoj, Gvatemalo
  • Aŭstra helpo por fuĝintoj, Aŭstrio
  • International Historians of the Labour Movement (ITH)
  • Jud-araba domo, Beth Berl, Israelo
  • Erich Weisbier, Aŭstrio
1984
  • Hilfskomitee für Nicaragua, Aŭstrio
  • Volkshilfe Aŭstrio
  • Österreichische Liga für Menschenrechte
  • Union of Concerned Scientists
  • Amikoj de Universitato Telavivo, Aŭstrio
  • Vicaría de la Solidaridad, Ĉilio
  • Oswald Amstler, Aŭstrio
  • Arkiepiskopo Raymond G. Hunthausen, Usono
  • Muzaffer Saraç, Turkio
  • Shulamit Aloni, Israel
  • Luiz Inácio Lula da Silva, Brazilio
  • Leopold Ungar, Aŭstrio
  • Yolanda Urízar Martínez de Aguilar, Gvatemalo
  • Marianella García Villas, Elsalvadoro
1981
  • Simha Flapan, Israelo
  • Raymonda Tawil, Israelo
  • Nelson Mandela, Sudafriko
  • Rosa Jochmann, Aŭstrio
  • Domitila Barrios de Chungara, Bolivio
  • Enrique Álvarez Córdoba, Elsalvadoro
  • Kim Chi-ha, Sudkoreio
  • Kim Dae-Jung, Sudkoreio
  • Histadrut, Israelo
  • Fondation pour une entraide intellectuelle Européenne, Francio
  • Orlando Fals Borda, Kolombio
  • Felix Ermacora, Aŭstrio
1979
  • Kardinalo Raúl Silva Henríquez, Ĉilio
  • Issam Sartawi, Palestino
  • Arie Lova Eliav, Israelo
  • Erzbischof Miguel Obando Bravo, Nicaragvo
  • Hildegard kaj Jean Goss-Mayr, Aŭstrio
  • Christiaan Frederick Beyers Naudé, Südafrika
  • Amnesty International Austria Sekcio
  • Committee for Human Rights, International Trade Union, Aŭstrio

Vidu ankaŭ

Bruno-Kreisky-Premio por la politika libro

Eksteraj ligiloj

Fontoj

  1. Kreisky-Biografio sur kreisky.org. Arkivita el la originalo je 2008-05-05. Alirita 2008-04-29 .