Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Propionitrilo aŭ C3H5N estas organika komponaĵo apartenanta al la grupo de la alifataj nitriloj, toksa, brulema likvaĵo kun etera duondolĉa odoro uzata kiel peraĵo kaj antaŭaĵo en sennombraj organikaj sintezoj. En laboratorio ĝi uzatas kiel solvanto simile al acetonitrilo, sed kun iomete pli alta bolpunkto. Ĝi estas antaŭaĵo en la produktado de propilaminoj per hidrogenigo. Propanonitrilo estas toksa substanco kaj oni konkludis ke ĝi posedas teratogenajn proprecojn pro la metabola liberigo de cianidoj. Propanonitrilo estas bone solvanto por kupraj saloj.