Provinco de Lugo
|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lugo
|
Lugo estas kaj la plej granda kaj la malplej dense enloĝata el la galegaj provincoj. Ĝi limas norde kun la Kantabra Maro, okcidente kun Provinco Korunjo kaj Provinco Pontevedro, sude kun Provinco Oŭrenso, oriente kun Asturio kaj León. La ĉefurbo nomiĝas ankaŭ Lugo, kaj inter la ceteraj gravaj urboj troviĝas Monforte de Lemos, Viveiro, Ribadeo, Vilalba, Sarria, Chantada kaj Mondoñedo.
Ĉefrivero estas Miño, kiu trafluas ankaŭ Oŭrenson kaj igas naturan limon inter Pontevedra kaj Portugalio. Ĝi almariĝas en Atlantikon.
Eksteraj ligiloj