Ptuj (jen slovene, historie ankaŭ germanePettau kaj latinePoetovium) estas urbo de Slovenio kaj centro de Ptujsko polje (kampo) kaj Slovenske gorice (vinberejoj). Urbo Ptuj estis en mezepoko inter la plej gravaj eŭropaj urboj. Sur strategia punkto ĉe maldekstra bordo de la rivero Drava evoluis urbo en kiu dum multaj jarcentoj kolektiĝis kulturhistoriaj riĉaĵoj. Ptuj estas unu el la plej antikvaj slovenaj urboj.