Pula (Hungario)
Pula estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Veszprém.
Bazaj informoj
- Areo: 14 km²
- Loĝantaro: 410
- Poŝtkodo: 8247
- Telefonprefikso: 88
Situo
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ flankovojoj. Veszprém troviĝas 25 km-ojn for.
Historio
La vilaĝo estis loĝata dum la ferepoko. En la 13-a jarcento proksime klostro nomata Tálod formiĝis. La unua mencio devenis el la 1357 en formo Pola. En la 16-a jarcento la vilaĝo senhomiĝis, la klostro eksplodiĝis. En 1746 familio Esterházy venigis germanojn. En 1947 parto de germanoj estis deportitaj al Germanio. La vilaĝo nuntempe partoprenas en festivalo Valo de Artoj, kies centro estas Kapolcs. En Pula migra poŝto servas.
Festivalo
Ĉiujare somere okazas festivalo pri teatraĵoj, koncertoj, spektakloj ekde 1988. La partoprenantaj komunumoj estas:
Kapolcs | Monostorapáti | Nagyvázsony |
Öcs | Pula | Taliándörögd |
Vigántpetend |