Pullach im Isartal
Pullach im Isartal [pulaĥ im izatal] estas komunumo en Germanio, pli ekzakte en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario. La komunumo troviĝas en la distrikto München, kiu je tri kvaronoj ĉirkaŭas la urbon Munkeno, kaj konsideratas suda antaŭurbo de ĝi. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 9026 loĝantojn.
La Bundesnachrichtendienst [bundes.naĥriĥtn.di:nst] (akronime BND – germane: „Federacia sciiga servo“), unu el la tri sekretaj servoj de Germanio, havas sian sidejon en Pullach.