Rómulo Gallegos
Rómulo Gallegos | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Rómulo Gallegos Freire | |||||
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1884 en Karakaso | ||||
Morto | 7-an de aprilo 1969 (84-jaraĝa) en Karakaso | ||||
Tombo | Nacia Panteono de Venezuelo vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Venezuelo vd | ||||
Alma mater | Centra Universitato de Venezuelo vd | ||||
Partio | Agado Demokratia vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto romanisto politikisto ĵurnalisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rómulo Gallegos ['romulo ga'ĝegos] (naskiĝis la 2-an de aŭgusto, 1884 en Karakaso, mortis la 5-an de aprilo, 1969) estis venezuela politikisto kaj verkisto, unu el la plej gravaj literaturaj figuroj de Sudameriko.
Li dediĉis sian vivon samtempe al la politiko kaj al la literaturo. Li studis filozofion kaj matematikon kaj profesoris en sia naskiĝurbo.
Kiel politikisto li estis Ministro de Klerigado, poste Senatano kaj fine li fariĝis Prezidento de Venezuelo, la unua demokratie elektita, en la jaro 1948. Lia prezidenteco estis tre mallonga, ĉar militista puĉo ekziligis lin al Kubo kaj poste al Meksiko.
Gallegos verkis multajn romanojn kaj tri majstrajn verkojn: "Doña Bárbara" en 1929, "Cantaclaro" en 1933 kaj "Canaima" en 1935. Lia stilo estas malfacile klasebla, sed lia interpreto de la rilato inter homo kaj naturo famigis lin. Doña Barbara estas sendube lia plej bona ekzemplo. Oni donis al li la Nacian Premion de Literaturo inter aliaj distingoj.
En Esperanto aperis
- Doña Bárbara / El la hispana trad. Fernando de Diego. - Caracas: eldonis Venezuela Esperanto-Asocio, 1975 ISBN 84-399-2885-8
Eksteraj ligiloj
- http://www.celarg.org.ve/2donrg.html Arkivigite je 2005-11-23 per la retarkivo Wayback Machine Biografio de Rómulo Gallegos en la hispana
- http://www.vidaslusofonas.pt/romulo_gallegos.htm Biografio de Rómulo Gallegos en la portugala
- http://www.celarg.org.ve Arkivigite je 2013-10-06 per la retarkivo Wayback Machine Centro de Estudos Latinoamericanos Rómulo Gallegos (CELARG)