Raĝedef, ankaŭ Ĝedefhor, estis egiptia faraono de la 4-a dinastio. Li regis proksimume en la jaroj 2581 a. K./2531 a. K.–2572 a. K./2522 a. K.. Li surtroniĝis post sia patro Ĥufu, verŝajne li estis uzurpanto. Cirkonstancoj, dum kiuj li surtroniĝis, ne estas konataj. Oni scias nenion ankaŭ pri lia regado kaj faroj.