Rachel Getting Married
Rachel Getting Married | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Rachel Getting Married |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 2008, 2 apr. 2009 |
Ĝenro | drama filmo, sendepende farita filmo, komedia filmo |
Kameraado | Declan Quinn |
Reĝisoro(j) | Jonathan Demme |
Produktisto(j) | Marc Platt • Jonathan Demme |
Scenaro | Jenny Lumet |
Filmita en | Konektikuto |
Loko de rakonto | Konektikuto |
Muziko de | Donald Harrison |
Rolantoj | Anne Hathaway • Rosemarie DeWitt • Bill Irwin • Anna Deavere Smith • Tunde Adebimpe • Debra Winger • Sebastian Stan • Valerie Principal • Beau Sia • Mather Zickel • Annaleigh Ashford |
Honorigoj | Broadcast Film Critics Association Award for Best Actress • National Board of Review Award for Best Actress • Satellite Award for Best Supporting Actress – Motion Picture • Southeastern Film Critics Association Award for Best Actress • Toronto Film Critics Association Award for Best Director |
IMDb | |
Rachel Getting Married estas usona drama filmo publikigita en 2008 kaj reĝisorita de Jonathan Demme, en kiu stelulis Anne Hathaway, Rosemarie DeWitt, Bill Irwin, kaj Debra Winger. La filmo premieris en la 65a okazo de la Venecia Internacia Kinfestivalo la 3an de Septembro, 2008, prezentiĝis en la Internacia Kinfestivalo de Toronto la 6an de Septembro kaj publikigis en kelkaj kinejoj de Usono la 3an de Oktobro. Hathaway ricevis nomumon al Oskar-premio por la Plej Bona Aktorino pro sia ludo en la filmo.
Intrigo
Ekde kiam Kym (Anne Hathaway) revenas ĉe la familio Buchman, por la nupto de sia fratino Rachel (Rosemarie DeWitt), ŝi klopodos mildigi aspraĵojn de la pasinteco. Kym, kvankam tre juna, ŝi havas historion de personaj krizoj, deprimoj, familiaj konfliktoj kaj ĉirkaŭaj tragedioj. Tamen tio kio supozeble estos amuza semajnfino akompanata de amikoj kaj familioj de la geedziĝontoj iĝis festo pli amara ol tio antaŭvidita, ĉar aperos kelkaj malnovaj konfliktoj kiuj akumuliĝis laŭlonge de jaroj en la familio. Kym, per sia propra kaŭstikeco kaj facileco por dramismo, kontribuis al tute ne atendita rezulto.
Geaktoraro kaj roluloj
- Anne Hathaway kiel Kym.
- Rosemarie DeWitt kiel Rachel.
- Bill Irwin kiel Paul.
- Debra Winger kiel Abby.
- Tunde Adebimpe kiel Sidney.
- Mather Zickel kiel Kieran.
- Anna Deavere Smith kiel Carol.
- Anisa George kiel Emma.
- Victoria Haynes kiel Victoria.
- Jerome LePage kiel Andrew.
- Carol-Jean Lewis kiel patrino de Sidney.
- Roger Corman kiel nuptinvitito.
- Sebastian Stan kiel Walter.
- Paul Sparks kiel 12-Step Meeting Member.
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rachel Getting Married en la angla Vikipedio.