Radioaktiva rubo
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d9/Nuclear_waste_flask_train_at_Bristol_Temple_Meads_02.jpg/220px-Nuclear_waste_flask_train_at_Bristol_Temple_Meads_02.jpg)
Radioaktiva rubo estas materialo, kiu havas radioaktivajn ecojn kaj kiu ne havas pluan valoran eluzon.
Specoj de la rubo
Oni kutime dividas la rubon laŭ ĝia aktiveco:
- malaltaktivaj — kutime restaĵoj de malmulte kontaminitaj materialoj
- meze aktivaj — pluraj kontaminitaj materialoj kun pli granda enhavo, laŭ speco eblas deponi en supraĵan aŭ profundan deponejon
- alte aktivaj — ekzemple forbrulinta nuklea bruligaĵo aŭ restaĵoj post ties alilaborigo
Laŭ deveno de la rubo oni eblas dividi ĝin:
- Forbrulinta nuklea bruligaĵo — kiu estas deponata post eluzo en nukleja elektrejoj kaj poste ĝi estas deponita en ŝirmajn kontenerojn en subterejo. Fakte ne temas pri rubo, ĉar eblas ties plua eluzo.
- Restaĵoj el diagnostiko en sansistemo — resta materialo el sansistemo uzita dum diagnostiko aŭ dum kuracado de malsanoj — radiologio (ekz.: gama tranĉilo)