Raffaele Maffei

Raffaele Maffei
(1451-1522)
"Commentarii Urbani", verko de Raffaele Volterrano, eldonita en 1506, Romo.
"Commentarii Urbani", verko de Raffaele Volterrano, eldonita en 1506, Romo.
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1451
en Roma, Italio
Morto 25-an de januaro 1522
en Volterra, Italio
Tombo San Lino (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Raffaele Volterrano estis itala enciklopediisto, humanisto, teologo, helenisto, hebreisto, beletristo kaj historiisto. Naskita en Volterra, en Toskanio, li translokiĝis al Romo en 1466 kun sia familio kiam lia patro estis nomumita sekretario de Pio la 2-a, posteno kiun li tenis kun Paŭlo la 2-a kaj Siksto la 4-a. En 1477, li akompanis kardinalon Luis de Aragonio al Hungario en misio por Mathias Corvino. Post ne plu deziri iĝi franciskano fare de Gaspare da Firenze, li edziĝis kaj revenis por ekloĝi en Volterra. Li preparis mallongajn enkondukojn al la logiko de Aristotelo kaj aliajn verkojn kiuj estis ofte represitaj. Li studis filozofion, teologion kaj grekan en Romo.[1]

Dum sia vivdaŭro, Raffaele Maffei estis en kontakto kun multaj humanismaj filozofoj inkluzive de Pico della Mirandola, Angelo Poliziano, kaj Michele Marullo (1458-1500). Li havis amikecan rilaton kun la florentino Lorenzo de Mediĉo, malgraŭ la implikiĝo de Antonio Maffei (1450-1478) en la Pazzi-komploto. Raffaele kaj lia frato Mario Maffei estis proksimaj al la unua Medici papo, Leono la 10-a. Kiam Raffaele forlasis la Papan Kurion, li restis konscia pri la romiaj okazaĵoj pro sia korespondado kun familianoj laborantaj en Romo. Li estis konata en la Itala Duoninsulo kaj vaste en Eŭropo pro siaj humanismaj skribaĵoj.

Biografio

Bildo de la humanisto Raffaele Mattei, el la verko "Icones virorum illustrium doctrina" fare de Jean-Jacques Boissard,

Ekde plej frua juneco li dediĉis sin al la studo de leteroj, kaj en 1466 estis vokita al Romo, kun siaj fratoj, fare de ilia patro Gherardo Maffei (1408-16.10.1466), kiun Pio la 2-a nomumis profesoron pri juro ĉe la Universitato de Romo, kaj prenis poste kiel sia sekretario, posteno kiun li tenis ankaŭ sub Paŭlo la 2-a kaj Siksto la 4-a. En Romo Raffaele tenis sin malproksime de la kortego, dediĉante sian tempon al la praktiko de pieco kaj al la studo de filozofio de teologio kaj de la greka lingvo, ĉi-lasta sub Georgo de Trebizondo.

En 1479-8, li iris al Hungario kun kardinalo Giovanni de Aragonio (1456-1485), en la misio de ĉi-lasta al la reĝo Matthias Corvinus. La vojaĝo daŭris ĉirkaŭ unu jaron kaj provizis al li informojn, kiujn li poste uzis en sia enciklopedio. Post lia reveno, Raffaele estis persvadita fare de Gaspare da Firenze por ne aliĝi al la Ordeno de la Minoraj Fratoj, kiel Raffaele intencis fari; post kio li edziĝis, kaj establis sian loĝejon ĉe Volterra.

La resto de lia vivo estis pasigita en studo, en la praktiko de pieco kaj de pentofarado, kaj en la ekzercado de verkoj de karitato. En sia propra domo, li stariĝis akademion, en kiu li donis lecionojn pri filozofio kaj teologio, dum li fondis la Klarisan monaĥejon de Volterra. Li mortis en la odoro de sankteco; kaj, kontraŭe al sia deziro, lia frato starigis al lia memoro grandiozan monumenton en la preĝejo de San Lino, kiun Raffaele estis dotinta.

La monumento de Raffaele estis mendita al Silvio Cosini. En leteroj de la bofilo de Raffaele, ekzistas pluraj plendoj ke Cosini forlasis Volterran por labori pri alia komisiono antaŭ kompletigado de la tombo. Camillo Incontri indikis Stagio Stagi-on kiel la artisto por finpretigi la projekton, sed Cosini revenis al Volterra por fini la komisionon. La arthistoriisto, Rolf Bagemihl argumentas ke Giovanni Angelo Montorsoli laboris pri la tombo de Raffaele ankaŭ, surbaze de klara ŝanĝo en stilo kaj dokumentoj de tiu periodo. Cosini ankaŭ estas ligita al la busto de Raffaele kiu estis datita en la samaj jaroj kiel la tomboprojekto.

Verkoj

Inter la verkoj de Maffei estas "Commentariorum rerum urbanarum libri XXXVIII" (Romo, 1506; Parizo, 1516), enciklopedio pri ĉiuj temoj konataj en tiu epoko. Ĝi konsistas el tri partoj; en la unua, "Geografio", li skribas historion de la tuta konata mondo aranĝita laŭ loko; la dua parto, "Antropologio", estas dediĉita, pli speciale, al la tiutempa historio; la tria parto estas dediĉita al "Filologio" kiu entenas la tutan sciencon kaj naturhistorion kiel ĝi estis konata.

Post la latina traktaĵo "Anthropologium de hominis dignitate", publikigita en 1501 fare de Magnus Hundt (1449-1519), Maffei estis la aŭtoro de la unua verko de la Moderna epoko adoptante la vorton "Anthropologio" en la titolo ok fojojn ĝis 1603. La eldono de 1603 enhavas 814 paĝojn. La unua libro konsistas el la enhavtabelo kaj klasita indekso; libroj 2-12, geografio; 13-23, vivoj de gloraj viroj, la papoj okupante la libron 22, kaj la imperiestroj libron 23; 24-27, bestoj kaj plantoj; 28, metaloj, gemoj, ŝtonoj, domoj kaj aliaj senvivaj aferoj; 34, "de scientiis cyclicis" (gramatiko kaj retoriko); 35, "de scientiis mathematicis", aritmetiko, geometrio, optiko, katoptrica, astronomio kaj astrologio; 36-38, Aristotelica (pri la verkoj de Aristotelo).

La biografioj de Siksto la 4-a, Inocento la 8-a, Aleksandro la 6-a kaj Pio la 3-a, kiuj aperas kiel apendico al "Vitae Pontificum" de Platina, kaj kiuj ankaŭ estis publikigitaj aparte (Venecio, 1518), estas prenitaj de la "Commentarii"; en ili Maffei riproĉas malpie la senordan vivon de la romia kortego.

En Volterra, li skribis kompendion pri filozofio kaj teologio, "De institutione christiana" kaj "De prima philosophia" (Romo, 1518) en kiuj li prefere speguliĝas en Skoto. Li tradukis, el la greka en la latinan, la "Odiseadon" de Homero, la "Oekonomion" de Ksenofono, la "Gotikan Militon" de Prokopio, "Sermones et tractatus S. Basilii", kelkajn predikojn de Sankta Johano de Damasko kaj de Sankta Andreo de Kreto (650-740); li ankaŭ verkis la "Vita Beati Jacobi de Certaldo". Dum la hispana humanisto Juan Luis Vives menciis Maffei kiel ekzemplan pedagogon, Erasmo de Roterdamo kritikis liajn tradukojn pri la verkoj de Sankta Bazilo.

Li komunikiĝis epistole kun la papoj, kardinaloj, kaj aliaj kleraj viroj. La manuskripto de la verko kiun li nomis "Peristromata" restis nekompleta; ĝi nun estas en la Biblioteko Barberiniana.

Maffei skribis la "Breuis sub Iulio Leoneque Historian" ankaŭ konatan kiel "Breuis Historia". Ĝi estis aro da skribaĵoj kiuj ccentriĝis sur la kuriaj reformoj, religiaj reformoj, papa konduto, kaj en la retaksado de tradukoj pri religiaj tekstoj. La "Breuis Historia" ekzempligis la pozitivajn kvalitojn de la papofico kaj ofertis sugestojn pri reformoj ene de la eklezio. Ĝi estis kompletigita proksime de la komenco de la reformacio.

En respondo al la skribaĵoj de Marteno Lutero, Raffaele Maffei skribis la "Nasi Romani en Martinum Lutherum Apologeticus" aŭ "Apologeticus". Li kverelis kontraŭ Lutero. Maffei uzis la grekan kaj romian filozofion ligitan al teologiaj ekzemploj ene de la Romkatolika Eklezio por elmontri siajn vidpunktojn. Al li mankis kompleta aliro al la skribaĵoj de Lutero, tiel ke liaj respondoj ne precize reflektas la ideologiojn de Lutero. Maffei mortis antaŭ ol Apologeticus estis kompletigita kaj publikigita.

Verkaro

Vidu ankaŭ

Referencoj