Rainier la 3-a (Monako)

Rainier la 3-a
Princo de Monako
Persona informo
Rainier III
Naskonomo Rainier Louis Henri Maxence Bertrand Grimaldi
Naskiĝo 31-an de majo 1923 (1923-05-31)
en Monako
Morto 6-an de aprilo 2005 (2005-04-06) (81-jaraĝa)
en Monako
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Rena malfunkcio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Katedralo de Sankta Nikolao Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Etno Monakanoj vd
Lingvoj francaangla vd
Loĝloko Palaco de la Princo de Monako vd
Ŝtataneco Monako Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo
Stowe School (en) Traduki
Cours Hattemer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio dinastio Grimaldi vd
Patro Prince Pierre de Polignac (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Princess Charlotte, Duchess of Valentinois (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Princess Antoinette, Baroness of Massy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Grace Kelly (1956–1982) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Karolino, Princino de Hanovro, Alberto la 2-a, Stefania de Monako Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko
politikisto
aristokrato Redakti la valoron en Wikidata vd
Princo de Monako
Dum 1949–2005
Antaŭulo Ludoviko la 2-a
Sekvanto Alberto la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Louis Henri Maxence Bertrand Rainier GRIMALDI [renje:] (naskiĝis la 31-an de majo 1923; mortis la 6-an de aprilo 2005 en Monako), filo de Pierre Grimaldi, Princo de Valentinois, kaj hered-princino Charlotte de Monaco, estis inter majo de 1949 kaj marto de 2005 reganta Princo de Monako.

Vivo

Rainier studis en St. Leonards-on-Sea en Britio, en Stowe, en prestiĝhava angla privatlernejo. Post tio li plulernis en Instituto Le Rosey, Rolle, en Gstaad en Svislando kaj poste en universitato en Francio.

Ĉar lia patrino rezignis pri la rajto de la tronsekvo favore je li jam en 1944, li sekvis la 9-an de majo 1949 sian avon princon Ludoviko la 2-a sur la trono.

Li geedziĝis en 1956 kun la usona aktorino Grace Kelly, kiu nomis sin Princino Gracia Patricia. La geedziĝo igis Monakon centro de la internacia alt-societo (mondumo, nenifaruloj). El la sen-skandala geedzeco naskiĝis la infanoj Caroline, Albert kaj Stéphanie. La frua morto de Gracia Patricia en 1982 estis por Rainier grava sortobato, ĉar li rigardis sin kaj sian edzinon private kaj profesie kiel komunan teamon.

En la 1980-aj jaroj evoluigis Rainier la ekonomion de Monako kun novaj inventistoj el la kemia, medicina, fajn-mekanika kaj kosmetika branĉoj. Li plivastigis la kongreseventojn, kaj kreis 195-hektaran novan tersurfacon ĉe la marbordo. La aŭto-konkursoj de Formulo 1 okazigas ĉiujare vet-veturadon en la princlando. La iam – por la ŝtataj enspezoj – tre gravaj hazardludoj havis apenaŭ signifon ĉe fino de lia regado.

Ekde la 1990-aj jaroj, la sano de Rainier malboniĝis: en 1994 li havis Bypass-operacion (bajpas-operacion), en 2000 tri ĥirurgiajn operaciojn ĉe la pulmo, unu post la alia. En 2004 li venis en hospitalon pro gripo kaj korproblemoj. La 8-an de marto 2005 li estis enigita pro pulmito en la koro-pulmo-klinikon de Monako. Lia stato malboniĝis kaj tiel la regado estis transdonita al lia filo Albert kiel al regento. Rainier estis la dua plej longe reganta Reganto de la mondo, lin superis nur reĝo Rama la 9-a de Tajlando.

Vidu ankaŭ