Raketolanĉejo Berlino
Raketolanĉejo Berlino | ||
---|---|---|
lanĉejo (1930–1933) | ||
Geografia situo | 52° 33′ 49″ N, 13° 18′ 26″ O (mapo)52.563613.3072Koordinatoj: 52° 33′ 49″ N, 13° 18′ 26″ O (mapo) | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Situo | Berlino | |
| ||
La raketolanĉejo Berlino (Raketenflugplatz Berlin) estis startejo de „Verein für Raumschiffahrt“ en Berlin-Tegel. Ĝi estis establita en 1930 sub la gvido de Rudolf Nebel[1] sur areo de iama pafad-trejnejo. Oni elprovis kaj evoluigis fluidpelajn raketojn. Oni konstruis kaj ekprovis la raketojn Mirak kaj Repulsor, ĉe kio ofte okazis eksplodo. La atingitaj flugpintoj de la raketoj komence estis nur sub 100 m, pli poste oni atingis eĉ 4000 m.
La raketolanĉejo Tegel estis dissolvita la 30-an de septembro 1933, ĉar oni ne pagis akvofakturon.
Notoj
- ↑ Rudolf Nebel. (1972) Die Narren von Tegel. Ein Pionier der Raumfahrt erzählt.. Düsseldorf: Droste Verlag. ISBN 3-7700-0314-4.
52° 33′ N 13° 18′ O / 52.550 °N, 13.300 °O (mapo)