Ranĉio

Ranĉi
Ranchi
ᱨᱟᱺᱪᱤ
subŝtata ĉefurbo

Oficiala nomo: Ranĉi

Lando Barato
SubŝtatoĜarkhando

SituoRanĉi
- alteco23 m
- koordinatoj23° 21′ N, 85° 20′ O (mapo)23.35555555555685.334722222222Koordinatoj: 23° 21′ N, 85° 20′ O (mapo)

Areo652,02 km² (65 202 ha)

Loĝantaro30.87.498 (2019)
Denseco4700 loĝ./km²

HorzonoUTC + 5:30
Poŝtkodo834 0xx
Telefona antaŭkodo651
ISO-3166IN-JH
AŭtokodojJH-01

Ranĉio (Ĝarkhando)
Ranĉio (Ĝarkhando)
DEC
Situo enkadre de Ĝarkhando

Ranĉio (Barato)
Ranĉio (Barato)
DEC
Situo enkadre de Barato

Vikimedia Komunejo:  Ranchi
En TTT: Oficiala retejo [+]

 Barato

vdr

Ranĉio (en lokaj lingvoj: राँची, ᱨᱟᱺᱪᱤ, রাঁচি kaj رانچی) estas milionurbo en Barato, kie estas ĉefurbo de subŝtato Ĝarkhando.

Panoramo de Ranĉi

Bazaj informoj

Geografio

Ranĉio situas en nordorienta parto de la lando sur altebenaĵo. En la proksimo diversaj akvofaloj troviĝas, tial la urbo ricevis kromnomon "urbo de akvofaloj".

Historio

La loknomo devenis de loka birdo, kiu estas konsiderita sankta birdo. La pli frua loknomo estis "Lohardaga" ĝis 1899.

Klimato

Ranĉio havas subtropikan klimaton. La temperaturo somere estas 20-37 °C, vintre 8-25 °C. Jare pluvas po 1430 mm. Precipe inter junio-oktobro pluvas.

Trafiko

En Ranĉio aŭtobusoj mankas, tial oni uzas rikiŝojn kaj taksiojn. La urbo havas 2 aŭtovojojn, kie jam longdistancaj aŭtobusoj trafikas. Ranĉi havas bonajn kontaktojn trajnajn al Nov-Delhio, Mumbajo, Kolkata, Puneo ktp. La flughaveno servas al la enlandaj urbegoj.

Ekonomio

Jam dum dominado de britoj Ranĉio estis grava industria urbo, kie oni okupiĝis precipe pri silko kaj ŝelako. Post la sendependiĝo ankaŭ la peza industrio graviĝis.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans
Templo en Ranĉi