Reakcia produkto
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri kemia termino. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Produkto. |
Reakcia produkto aŭ reakcioprodukto aŭ produkto estas substanco kiu eliras kemian reakcion. [1]
Okaze de procedo de kemia reakcio, la reakciantoj, kutime skribitaj ĉe la maldekstra flanko de kemia ekvacio, transformiĝas al reakciaj produktoj, skribitaj kutime ĉe la dekstra flanko de la kemia ekvacio.
Ekzemploj
En la abstrakta reakcio
- A + B → C
A kaj B estas la reakciantoj kaj C estas la produkto de la reakcio.
En fotosintezo kun simpligita reakcia formulo
- 6 H2O + 6 CO2 + lumo → C6H12O6 (glukozo) + 6 O2 (oksigeno)
glukozo kaj oksigeno estas la du produktoj.
Referencoj
- ↑ Libro "Reaktion Kemi 1", ISBN 978-91-27-44065-4, eldonejo NOK, svede, paĝo 49