Reaperantoj[1] estas la esperantlingva versio de triakta familia dramo de Henrik Ibsen, en la origina norvega originalo Gengangere. Et familjedrama i tre akter,[2] kiun tradukis August Oskar Bünemann.
Unuan eldonon de 47 paĝoj en 1910 publikigis la eldonejo Möller & Borel en Berlino kiel volumo 12 en la serio "Esperanta Biblioteko Internacia", duan eldonon de 111 paĝoj en 1925 la eldonejo Ellersiek & Borel en Berlino kaj Dresdeno ("Esperanta Biblioteko Internacia" numeroj 14/15). Kutime en aliaj lingvoj la dramo estas nomita "Fantomoj", en laŭvorta traduko el la norvega, sed en Esperanto la en 1910 atribuita titolo estas konservata.
Recenzoj
„ Strange impresiga kaj pensiga verko. Ĉiuj pensoj, ĉiuj intencoj de l' aŭtoro klare estas esprimitaj en la traduko. ”
↑Anglalingva eseo pri la filo "Oskar Bünemann (1913-1993): lia serpentuma vojo de Milano al Stanford", kun multaj biografiaj informoj ankaŭ pri la patro, en paĝo 3 ligas la tradukon Reaperantoj al la origina versio de la teatraĵo