René Roy (astronomo)
Malkovritaj asteroidoj : 9 | |
---|---|
10927 Vaucluse | 29-a de januaro 1998 |
14643 Morata | 24-a de novembro 1998 |
38250 Tartois | 31-a de aŭgusto 1999 |
48960 Clouet | 25-a de aŭgusto 1998 |
56041 Luciendumont | 8-a de decembro 1998 |
49384 Hubertnaudot | 12-a de decembro 1998 |
73984 Claudebernard | 26-a de februaro 1998 |
(91019) 1998 DK20 | 26-a de februaro 1998 |
(102929) 1999 XQ37 | 7-a de decembro 1999 |
René ROY (naskiĝis en 1938) estas franca amatora astronomo kaj pensiulo de la SNCF ; li estas vicprezidento de la Association des Cheminots Astronomes (A.C.A : Asocio de la Fervojistoj astronomoj).
Li konstruis sian propran observatorion en Blauvac (Vaucluse), kiun li regas defore. Li ĉefe interesiĝis pri la tekniko de ŝargkuplita aparato por la serĉo kaj la astrometrio de asteroidoj kaj kometoj.
Laŭ Minor Planet Center li malkovris 9 asteroidojn[1] en 1998 kaj 1999.
La asteroido 14533 Roy[2] estis nomita en lia honoro.